Afiŝita de: Henriko | 14.01.2009

Ni kune ekskursis al Mezepoka Italio

 Sub la kapabla gvido de Dorina Landar, ni ekskursis dek-tri-ope en vendredo, la 16-an de januaro, al la mezepoka itala regiono “Legenda antica” (antikva legendo). [Vidu la fotojn malsupre!]

“Legenda Antica”, posedata de Italia Vera,  havas mezepokan etoson, kun siaj kastelo, haveno, manĝejo, kuirejo, lavejo, kaj impona trona halo, kie foje okazas pompaj baloj, areno por bataloj (kaj dancado). En la bela parko troveblas renkontejoj, romantika dancejo, por la lacaj vagantoj ĉar-dometo kun pura lito kaj varma fajrujo, apudmara tendo, ripozlokoj.

Ni jam planas tutan serion da ekskursoj. Rezervu la horon jam nun en via agendo por la venonta vendredo! La celo ĉi-foje estos la mirinda “Ĝardeno Da Vinci”. Detaloj sekvos. La ekskurso okazos dum la venonta babilo-horo (vendredon, la 23-an de januaro, je la 20h00 CET, 11h00 DV), kaj ni kolektiĝos, kiel kutime, sur la placo en Esperanto-lando.


Responses

  1. Mi certe partoprenos en la ekskurso. Sed per kiaj vestaĵoj mi devos vestiĝi? Mi ne havas mezepokajn vestaĵojn kaj kompreneble mi havas nek armaĵon nek glavon. :-)

  2. Ah, mi komprenas ke mi nur bezonos surhavi la surskribon “vizitanto”. Bone. :-)

  3. Alloga ekskurso! Bedaurinde mi gxiste ne havas tempon.:-((

  4. Saluton Bonulo,
    vi ne bezonos mezepokajn vestajxojn.

  5. Mi ege dankas Dorina pro tiu bonega ekskurso.

  6. Jes, mi ankaŭ dankas. Krom tiuj momentoj, kiam mi ne povis bone movigi mian avataron (sed tio ne estis kulpo de gvidantoj), ĉio estis bonega kaj plaĉis al mi :-)
    Mi volas pli :-)

  7. Saluton, Babilonto.

    Ankaŭ mi dankas al Dorina kaj vi. Ĉar mi rimarkis ke vi ofte helpis ŝin kaj fotis nin. Dankon. :-)

    Nu, mi havas demandon: Ĉu vi volus skribi ion pri Dua Vivo kiel membro de nia blogo? Se jes, sendu al mi vian retadreson. Mi sendos al vi invitilon al nia blogo. Sed mi pensas ke unue vi devas ekhavi konton de WordPress.COM. (Mi jam sendis la invitilon ankaŭ al Dorina.)

  8. Kompreneble ankaux mi estas dankema. Estis plezuro ekskursii kune kun geesperantistoj. Cxio estis tre bone organizita, niaj gvidantoj (Dorina, Babilonto, Henriko) zorgis pri ni, krom mi malbone movigxis ili ne perdis min :-) Tre interesa loko do ankaux la fotoj. Ho, imagu karaj … ecx Jen partoprenis :-))))

  9. Estus la plej granda miraklo se Jen dirus ion.

    Iam mi rakontos al vi pri mia persona renkontigxo kun Jes en la Reala Vivo. :-)

  10. Mi hodiaux (2009-01-20) aldonis al la fotoj titolojn kaj la priskribojn de Dorina.

  11. Dankon, Henriko, pro via afabla helpo! Mi same dankas vian helpon, kaj tiun de Babilonto dum la ekskurso al la mezepoka Italio. Kaj multe mi ghojas, ke la ekskurso plachis al la partoprenintoj.


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: