Afiŝita de: berginodale | 13.01.2009

Premio Linden

Dum la hieraŭa leciono, Lariko informis nin pri la premio Linden. Premion Linden povus gajni projekto, kiu havus videblajn sekvojn ankaŭ en la reala mondo.

Ŝi nun sendis peton, esperante ke la Esperanta agado en DV gajnos 10 000 usonajn dolarojn. Ŝi diris, ke estus bone se multaj ĉeestos la lecionojn kaj  babilohorojn dum la venontaj semajnoj, por la okazo ke Linden vizitus por sperti la agadon mem.


Responses

  1. Jes, bonege. Oni devas diri pri tio al ĉiuj Esperantaj DV-anoj.

  2. Bone, ankaŭ mi diros pri tio al japanoj ke ĉeestu en la lecionoj kaj la babilo-horoj. :-)

  3. La Premio Linden estas premio de $10 000 (temas pri veraj dolaroj, tamen pagotaj per lindenoj) por projekto en Dua Vivo. Ni kandidatiĝis por tiu premio, proponante la tutan Esperanto-agadon en DV kiel unu projekton. Ni prezentis la tri Esperanto-centrojn: Esperanto-landon (kaj la bibliotekon), Muse-dancejon kaj Verdan Babilejon. Ni ankaŭ prezentis niajn diversajn agadojn: lecionojn, babiladon kaj prelegojn. Ni devis sendi ankaŭ rekomendojn de homoj rekte enplektitaj en la projekto, kaj atestojn de homoj, kiuj mem spertis ĝin kaj vidis ĝiajn avantaĝojn. Mi ne scias, kiajn realajn eblecojn ni havas gajni la premion por nia Esperanto-agado en DV, sed se ni gajnos, ni starigos komitaton por administri la premion kaj por decidi kiel plej bone utiligi ĝin por nia esperantista agado.


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: