Afiŝita de: Henriko | 12.01.2009

Kiel scii, kiu ĉeestas?

Por scii, kiuj membroj de la grupo Esperanto estas konektitaj al Dua Vivo en la nuna momento, simple faru jene:

1. Malfermu la liston de viaj grupoj (klaku dekstre sur via avataro, poste sur ‘Grupoj’).
2. Malfermu la profilon de la grupo (klaku sur ‘Esperanto’, poste sur ‘Informoj’).
3. Ordigu la tabelon de la membroj laŭ la tria kolumno (klaku dufoje sur la titolo ‘Lasta konekto’).
4. Ĉiuj nun konektitaj grupanoj aperas komence de la listo, kun la indiko ‘Konektita’. Se necese, uzu la sagojn por trarigardi la liston.

[Estas nia celo, ke ĉi tiu kaj aliaj konsiloj estu poste kolektitaj en gvidlibron de Dua Vivo en Esperanto.]


Responses

  1. Cxu Esperanta versio de Dua Vivo ekzistas jam ? Cxar vi skribas ke ni klaku sur “Grupoj” kaj “Informoj”…

  2. Kara Mielo, bedaŭrinde ne ekzistas Esperanta versio de la DV-interfaco. Sed ja ekzistas versioj en aliaj lingvoj. Mi povus uzi la anglajn nomojn. Mi povus ekzemple skribi “Klaku sur la butono ‘Search'”. Sed uzanto de la hispana versio ne vidas tiun butonon, sed nur butonon ‘Buscar’! Dume, mi provis inventi nomojn, kiuj espereble permesas al ĉiuj trovi la ĝustajn aferojn… Mi ne scias, ĉu mi sukcesis.

  3. Kara Henriko, eble vi povus skribi la menuon, uzante cxion lingvon, kion oni povas uzi en la DV. Eble ne estas tro multe. Angla, germana, hispana, franca, cxu ? Mi ne scias certe. Kaj jes :-) Ekzistas jam ankaux hungara versio, kion vi ne povas elekti en la cxefmenuo sed vi povas uzi propran klientprogramon. Do, mi ne uzas gxin, sed la anglan, cxar miaj geamikoj uzas gxenerale gxin.

  4. Laŭ Vikipedio, DV estas en ok lingvoj: la anglan, japanan, korean, germanan, ĉinan, francan, portugalan kaj la hispanan. Tio estis skribita en februaro 2008, do certe jam estas pli. Mielo scias pri hungara versio. Ĉu aliaj scias pri aliaj lingvoversioj?

  5. Mi diras, ke oni ne povas elekti hungaran lingvon el la menuo de DV. Vi devas uzi alian programon, kion hungaraj faris, hungaran klientprogramon se vi volas ke lingvo de la DV estu hungara. Mi pensis ke la maniero estas iom komplika kaj mi ne ekprovis gxin.

    (Mi denovi miras kio okazas cxi tie, kial mi vidas mian malnovan profilfoton, kiam mi uzas jam alian ? Pardonon pro la alia temo :-I )

  6. Por profilfoto: elektu Uzantoj | Via profilo | Gravatar.

  7. Mi volis enmeti porfilfoton, kaj do alklakis sur Gravatar, sed ricevis neniun efikon krom gieznigra fenestro… Mi ŝanĝis la retumilon sed same okazis. Mi do rezignis meti foton en mian profilon.


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: