Afiŝita de: Esperantino | 08.01.2009

Nun por viroj

Estas fakto, ke virinoj ŝatas elegantigi sin pli multe ol viroj kaj eble pro tio en Dua Vivo estas malpli da vestoj por viroj ol por virinoj. Tial mi volas nun skribi pri senpagaj kaj bonaj vestaĵoj por viroj.
Se vi ne translokiĝos precize al la loko, al kiu mi skribis adreson, tiam vi vidos ruĝan sageton kaj linion, kiuj montras la ĝustan lokon – iru tien.

Komence vendejo Alphamale & Blacklace. Estas ĉi tie bona donaco – kvar ĵinsoj, leda nigra jako kaj blanka t-ĉemizo.

2d

La dua vendejo estas Wild Thing. Krom pagendaj vestaĵoj, estas tie ankaŭ senkostaĵoj. Serĉu similajn ŝildojn kaj klaku ilin. Ili troviĝas en la tuta vendejo.

2a

Nu, se ni jam havas ĉemizojn, jakojn kaj pantalonojn, ni tiam bezonos nur ŝuojn kaj duonŝtrumpojn, ĉu ne? Do ni iru al SF Design.

2b
La ŝuojn vi facile trovos, sed atentu, ĉar sur la sama podio estas similaj ŝuoj, kiuj kostas 200L$, do elektu senpagajn. En la dosierujo kun senpagaj ŝuoj estas du ŝuformatoj.
La duonŝtrumpojn vi facile trovos sur maldekstra muro de enirejo. Estas ses koloroj en dosierujo.

Ĉu vi rimarkis, ke en Dua Vivo unuaj avataroj moviĝas pli nature (simile kiel en reala vivo) ol aliaj? Tiuj avataroj uzas AO-n (moviĝmanieron). Bona AO estas ofte (bedaŭrinde) altpreza, sed ekzistas senkostaj ankaŭ. Unu el ili estas en E.Watkins.

2c

Se vi aliĝis al DV antaŭ nelonge kaj via avataro ankoraŭ ne havas 30 tagojn, tiam vi povas preni tute senpage ĉi tiun AO-n en Long Awkward Pose:

2x

Mi esperas, ke nun, kiam vi plibonigis vian avataron, ĝi plaĉas al vi pli. :-) Jes, mi scias, ke mi nenion diris pri bona haŭto, sed mi promesas skribi pri tio alifoje.


Responses

  1. Finfine iom da utilaj konsiloj pri vestaĵoj por viroj! Dankon, Esperantino! Mi esperas, ke la serĉado en viraj vendejoj ne estis tro teda por vi.

  2. Ne dankinde, Henri. Mi esperas, ke ili estos utilaj por vi. Krome mi daŭre serĉas ledan, nigran, senpagan, viran jakon. :-)

  3. Dankon, esperantino, ne nome de viroj, sed nome de virinoj…. eble via artikolo vekas la interesighon ne nur de Henriko inter la viroj. Char, ja estas multe pli bone danci au promeni en DV, kun viro vestita… hm… almenau normale…

  4. Ne dankinde. :-)
    Jes, mi samopinias kun vi, Dorina.


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: