Afiŝita de: Esperantino | 07.01.2009

Tadaaaam!

Sinjorinoj kaj sinjoroj jen mia unua enskribo en ĉi tiu blogo. :-)

Saluton. Mia nomo en Dua Vivo estas Esperantino Morigi kaj mi aliĝis al DV je la 23-a de aŭgusto 2007. En ĉi tiu blogo mi skribos ĉefe pri senpagaj aŭ malmultekostajn aĉetaĵojn (sed ne nur pri tio).

Komence mi volas inviti vin al vendejeto en Kumamoto Japan, kie estas multaj senpagaj vestoj, ŝuoj kaj juvelaro.

1a

1b

Kaj en Haute Style vi povas preni senpagan virinan kompleton.

1c3

Oni devas klaki nigran sakon, kiu staras sub la foto de la kompleto (klaku la sakon per dekstra musbutono kaj el ronda menuo elektu “Buy”)

Se vi bezonas haŭton kun korpo, en Rosy Mood vi povas aĉeti ĝin, ĝi kostas nur 1 L$.

1d

Krom haŭtoj, en Rosy Mood estas aliaj aĵoj, ankaŭ senkostaj.


Responses

  1. Mi havas demandon: Kion signifas la titolo “Tadaaaam”? Momenton, mi ĵus rimarkis. La iom stranga literaro “Tadaaaam” signifas sonon de fanfaro, ĉu ne? (Japane la onomatopeo estas “Ĵaĵaaaan”.) Ho, do vi debutis en ĉi tiu blogo kun fanfaro. Gratulon. :-)

  2. Jes, vi divenis pri “Tadaaaam” :-)
    Dankon.

  3. Aux hungare: Tatatataaaaam ! :-)

  4. Dankon, esperantino!!! Tuj mi finos la “kampumadon” kaj kuros al la vendejoj proponitaj de vi!

  5. Kara Esperantino,
    Dankon, ke vi kaj Mira gvidis min ĝuste al tiuj lokoj, kie mi prenis la senpagan vestaĵon, kiun vi montras supre – fakte mi ĵus portis ĝin dum la hieraŭa leciono. (Mi esperas, tamen, ke dum mia venonta leciono ĉiuj virinoj ne estos vestitaj same!)
    Mi ankaŭ prenis unu-du parojn de la senpagaj ŝuoj en Kumamoto Japan. Sed – unu grava averto – kiam mi surmetis la ŝuojn, subite ĉiuj miaj vestoj malaperis kaj ankaŭ mia hararo, kaj mi troviĝis tute nuda kaj kalva krom la ŝuoj! Bonŝance neniu alia troviĝis en tiu momento! Do, se vi volas surmeti la ŝuojn, certiĝu unue, ke vi estas sola!

  6. :-) Mi esperas poste cxio estis en ordo. Mi sukcesis survesti la sxuojn senporlemoj.

  7. Saluton :-)
    Lariko – stranga afero okazis ĉe vi. Mi neniam spertis tion. Eble vi ion misklakis?

  8. Al kelkaj — mi ghis nun nur audis, ne spertis tion — jam okazis tiuj strangajhoj. Sed, lau mi, chiel estas pli oportune provi vestajhon ne en la vendejo, sed en loko, kie malvershajne aperas aliaj.
    Antaue mi uzis tiucele la proksiman al La Muse-dancejo preghejan korton…. hm… ebel ne dece, sed utile…


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: