Afiŝita de: Bonulo | 05.01.2009

Alian japaninon mi trovis

Ankaŭ hodiaŭ mi estis en Dua Vivo (de la kvina ĝis la sesa duaviva tempo), sed bedaŭrinde miaj geamikoj ne estis en Dua Vivo, kaj mi ne sciis kiel ĝui la tempon neokupitan. Tial mi serĉis la vorton “saluton” ĉe kategorio “All” per la serĉilo ene de Dua Vivo. Ho, hazarde mi trovis alian japanan duavivaninon kiu skribas sian profilon esperante, kaj ŝi skribas en sia profilo ke sendu tujmesaĝon al mi facilkore. Facilkore? Bone, do mi sendu tujmesaĝon al vi facilkore…

Saluton! Ĉu vi lernas Esperanton? Kiam vi eklernis Esperanton? Kial vi ankoraŭ ne aliĝis al esperantaj grupoj en Dua Vivo? Ĉu vi ne scias ke ankaŭ en Dua Vivo tre multaj esperantistoj troviĝas, kaj ni vigle agadas en Dua Vivo? Vizitu mian lokon “Verda Babilejo”, kaj lernu Esperanton kune! (Kaj mi sendis al ŝi la landmarkon de Verda Babilejo.)

Bedaŭrinde mi ankoraŭ ne ricevis la respondon de ŝi.


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: