Ĉiuvendrede en Esperanto-Lando okazas libera babilado. Tio estas bona okazo por ekzerci voĉan parolon kaj ekkoni aliajn samideanojn.
Ni invitas ĉiujn geesperantistojn!
Horo:
12:30 – DV-tempo
21:30 – Centr-Eŭropa Tempo
Kalkulu vian horon laŭ mapo de horoj.
Ofte la Babilorondo okazas en subĉiela parto de Esperanto-Lando.
Tre bone….mi provos.
Mi estas nova cxe Duavivo kaj mi povas lerni pli.
Salutojn el Nepalo
Razeno
By: Razen Manandhar on 24.03.2009
at 16:20
Saluton Razeno :-) Ĉu vi jam kreis konton en DV kaj havas rolfiguron (avataron)?
By: Esperantino on 24.03.2009
at 18:30
Saluton, Razeno. Ĉu vi jam scias ke Esperanto-Lando malaperis. Tial lastatempe la babilhoro provizore okazas en mia loko, Verda Babilejo, kaj la lecionoj provizore okazas en la malnova centro de Esperanto en The Muse Village.
Verda Babilejo
http://slurl.com/secondlife/MM21/236/23/702
La malnova centro de Esperanto
http://slurl.com/secondlife/Al%20Tang/213/47/81
Ho, mi havas ankoraŭ unu demandon: Ĉu vi estas “Razeno” en ipernity? :-)
By: Bonulo on 24.03.2009
at 23:34
Bedaŭrinde mi ne povas ludi DV el mia laborejo :-( Mi klopodos pli malfrue el mia hejmo. Ĉu estas nur libera babilado vendrede? Mi estas nova en DV, fakte mi eniris nur unufoje antaŭ kelka tempo.
By: Ge0rg0 on 25.09.2009
at 17:34