Posted by: Lariko Melnik | 31.10.2011

Nova horaro por la lecionoj

Pro fino de la somera tempo en Eŭropo, atentu pri kelkaj ŝanĝoj en la horaro:

lunde: Dorina instruos komencantojn je 18.30 (Delhio), 22.00 (Tokio/Seŭlo), 24.00 (Kanbero), 5.00 (DV), 14.00 (MET);

marde: Lariko gvidos la kurson por progresintoj je 21.00 (GMT), 22.00 (MET), 13.00 (DV);

merkrede: Triksi instruos komencantojn je 20.30 (GMT), 21.30 (MET), 12.30 (DV).

Posted by: Lariko Melnik | 27.10.2011

Kia estonteco por Esperanto-lando?

Diskuto pri la estonteco de Esperanto-lando.
Ni renkontiĝos en la ĉiela parto de Esperanto-lando.
Tago: vendredo 28 oktobro
Horo: 19.30 (GMT), 21.30 (MET), 12.30 (DV).

Posted by: Lariko Melnik | 23.10.2011

Leciono pri la Proverbaro

Dum la leciono por progresintoj (marde) ni parolos pri la Proverbaro.

Sed atentu ke estas tri kursoj en Dua Vivo:

lunde: Dorina instruos komencantojn je 18.30 (Delhio), 22.00 (Tokio/Seŭlo), 23.00 (Kanbero), 6.00 (DV), 15.00 (MET);
marde: Lariko gvidos la kurson por progresintoj je 20.00 (GMT), 22.00 (MET), 13.00 (DV);
merkrede: Triksi instruos komencantojn je 19.30 (GMT), 21.30 (MET), 12.30 (DV).

Posted by: berginodale | 08.10.2011

Jam estas oktobro,

tempo por denove pagi vian memvolan kotizon. Via apogo gravas, por ke ni daŭre povos reteni Esperanto-Landon, kaj tiel daŭre havi lokon por niaj agadoj.
Ni kore dankas al ĉiu, kiu elektas subteni nin.

Apogantoj:
A-landanoj L$ 3000 (= US$ 12 = 9 eŭroj)
B-landanoj L$ 2000 (= US$ 8 = 6 eŭroj)

Amikoj:
minimume L$ 600 (= US$ 2,40 = 1,8 eŭroj)

Vi povas pagi rekte al Kasisto Citron, aŭ per la aŭtomato en Esperanto-Lando. Vi ankaŭ povas pagi al nia konto duvi-d ĉe UEA. Se vi pagas ekstere de Dua Vivo, informu nian kasiston pri tio per retpoŝto: esperantokomunumo-ĉe-gmail.com

Pli da informoj en nia regularo.

Nome de Kasisto Citron,
Bergino

Posted by: Esperantino | 29.09.2011

Unua konversacia rondo por amerikanoj

En Esperanto-Lando, en kursejo okazos unua konversacia rondo por amerikanoj

Tago:
la 30an de septembro,
Horo:
6.00 PM (DVT)
21:00 (NovJorko)
22:00 (Braziljo)
03.00 (MET, 1an de oktobro)

Ni invitas ankaŭ ne amerikanoj kiuj volas ekzerci voĉan parolon kaj ekkoni aliajn samideanojn.

Posted by: dorina2009 | 24.09.2011

PLIA LOKO POR ESPERANTISTOJ

por babili, renkonti sin, amuziĝi en DV.

Okaze de Vendreda Babilrondo la partoprenantoj estis invititaj al beletosa kafejo, kiu nur antaŭ kelkaj tagoj estis meblita de ĝia mastrino, Esperantino Morigi.

Kompreneble, Vendredaj Babilrondoj daŭre okazos en Esperanto-Lando (plej ofte en la supra, „enĉiela” parto), sed eksterordinare okazas ekskursoj, aŭ vizitoj al interesaj lokoj, kiel ankaŭ la nuna. Per tio ni celis prezenti tiun ĉi abrablan lokon, kiu – espereble – multfoje servos kiel agrabla babilejo por esperantistoj.

Se vi maltrafis la hieraŭan okazon, jen kelkaj bildoj por konatiĝi kun ĝi:

Kiam vi vizitos insulon ‘Mo Mo Island’ (Auroro: Dori & Babi, Mo Mo Island (95, 162, 22) kaj rigardos al la direkto de la maro, maldekstre vi malkovros rondan afiŝon kun subskribo “café”, eniru la butikon, kie, cetere, aĉeteblas frizaĵo, sed vid-al-vide troveblas pordo, kun indiko: “Kafejo”.

Ankaŭ flanke troveblas lumanta reklamo, sed la enirejo estas tie  ĉ.

En la malantaŭa flanko estas malnovstilaj, komfortaj mebloj.

Kaj en bela vetero eblas sidiĝi sur la balkono, aŭskulti agrablan muzikon, rigardi la maron malstreĉiĝante – kaj… eble alvenos iu plia esperantisto…

Agrablan kafumadon kaj babiladon deziras al vi – ankaŭ nome de Esperantino – Babilonto kaj Dorina

Posted by: Lariko Melnik | 24.09.2011

Kunvenoj por amerikanoj

Ĉu vi memoras la prelegon de Renato, kiun ni nomis “Revolucio en Esperantujo”? Jen ĝi.

Posted by: Lariko Melnik | 12.09.2011

Kunveno por tutamerikaj esperantistoj en DV

Karaj samideanoj,

Vi estas afable invitataj por kunsido, kune kun aliaj amerikaj geesperantistoj kaj interesiĝantoj, pri lernado, praktikado kaj uzado de Esperanto en Dua Vivo (Second Life).

Dato: 18a/Septembro/2011

Horo: 4:00 ptm en Dua Vivo; 7:00 ptm (Novjorko); 8:00 ptm (Braziljo)

Loko: Esperanto-Lando en Dua Vivo (Second Life)

Tiam ni diskutos:

1- Ĉu estas interesatoj el Nord- Mez- kaj Sud-Ameriko pri lernado de Esperanto en Dua Vivo;

2- Se ne, kion ni, geesperantistoj en Ameriko, povus fari por la praktikado de Esperanto kaj alproksimiĝo unu al la aliaj?

3- Kiel varbi amerikanojn por partopreni la grupon Esperanto-Komunumo kaj subteni Esperanto-Landon?

4- Ĉu ni povas interkonsenti pri komunaj horoj por kunestado en Dua Vivo?

Obs.: Se vi neniam eniris Duan Vivon (Second Life), petu de ni informojn kaj helpon por tio.

Amike, nome de la Estraro de Esperanto-Komunumo:

DV: Kyutaro Osumi – RV: José Simas

Posted by: Lariko Melnik | 29.08.2011

Leciono de mardo 30 aŭgusto

Saluton! Pro ĉeesto en la itala kongreso, mi malfrue informas pri la leciono de 30a de aŭgusto. Ni legos poemojn de Kalocsay.
Horo: 13.00 (DV), 20.00 (GMT), 22.00 (MET).

« Newer Posts - Older Posts »

Kategorioj

Follow

Get every new post delivered to your Inbox.