En Esperanto-Lando okazas E-kursoj kaj ĉiuj, kiuj volas povas partopreni.
Por komencantoj:
(gvidas Triksi Arbizu, partoprenantoj bezonas mikrofonon kaj aŭskultilojn por aŭdi la instruistinon kaj mem paroli en Esperanto)
okazas ĉiumerkrede, horoj:
12:30 – DV-tempo
21:30 – Centr-Eŭropa Tempo
Ekzistas grupo por komencantoj, kiu nomiĝas Esperanto-komencantoj
Alternativa kurso por komencantoj:
(gvidas Dorina Landar, partoprenantoj bezonas mikrofonon kaj aŭskultilojn por aŭdi la instruistinon kaj mem paroli en Esperanto)
okazas ĉiulunde, horoj:
06:00 DV-tempo
18:30 Delhio
22:00 Tokio/Seŭlo
23:00 Kanbero
15:00 Centr-Eŭropa Tempo
Ekzistas grupo por komencantoj, kiu nomiĝas Alternativa kurso por komencantoj
Por progresintoj:
(gvidas Lariko Melnik)
okazas ĉiumarde, horoj:
13:00 – DV-tempo
22:00 – Centr-Eŭropa Tempo
Ekzistas grupo por progresintoj, kiu nomiĝas Esperanto-lecionoj
Kalkulu vian horon laŭ tempa mapo.
NOVA TABULO!
Finfine ni havas nigran tabulon! Eblas skribi sur ĝin, kaj la skribo restas, ĝis oni forviŝas ĝin.
Ĝi estas en la kursosalono, kaj ĉiuj rajtas uzi ĝin. Klaku sur unu el la verdaj kvadratoj, kaj vi povas skribi mallongan frazon sur la sama linio.
Bedaŭrinde la instrukcioj ĝis nun estas nur en la angla, sed la kreinto de la tabulo estas tre helpema, kaj mi kredas, ke li pretos refari ilin por ni en Esperanto. Sed unue mi devos traduki ilin!
Por viŝi la tabulon, klaku sur ĝin, kaj aperos fenestro. Elektu la vorton “Options” kaj poste “Clean”. La tabulo havas kvin paĝojn, kiujn vi povas atingi per la nigraj trianguloj supre.
By: Lariko Melnik on 07.02.2009
at 00:09
Mi pretas traduki.
By: Henriko Karu on 07.02.2009
at 08:17
Dankon! Mi sendos al vi la materialon.
By: Lariko Melnik on 07.02.2009
at 08:54
Por bone regi mikrofonon :
[EO] http://www.ipernity.com/blog/hoko/71217
[DE] http://www.ipernity.com/blog/hoko/104902
[FR] http://www.ipernity.com/blog/36407/104229
By: Anĝela Kanto on 08.02.2009
at 13:18
saluton ! mi estas Oh soon mo el korejo
By: Oh soon mo on 03.08.2009
at 15:48
Saluton, Oh soon mo! Mi vidis vin en la flughaveno-Varsovio, kaj alvokis vin, sed bedaŭrinde vi ne aŭdis min. Ŝajnas al mi ke vi jam estas hejme. Kiel vi fartas?
Ankaŭ mi jam estas hejme, sed mi ankoraŭ ne re-alkutimiĝas al japana somero. Ĉi tie estas tro sufoke varmege, kaj mi jam soifas polan someron. :-)
Ni baldaŭ denove vidos nin en Dua Vivo, ĉu ne?
By: Bonulo on 03.08.2009
at 22:56
Saluton! parudonon tiam mi ne povis eksci vian alvokon. mi tre gxojas revidi vin.
By: Oh soon mo on 27.08.2009
at 14:42
saluton Oh soon mo, cxu vi estas jam en DuaVivo?
By: Babilonto on 27.08.2009
at 15:57
[...] E-kursoj en Dua Vivo [...]
By: Bilda raporto pri 2009/2010 « Esperantujo en Dua Vivo on 28.04.2010
at 11:06