ESPERANTO-KOMUNUMO
Lunde, la 27an de aprilo 2009, ni ekstarigis novan grupon por Apogantoj de Esperanto-lando. Ĝi nomiĝas Esperanto-Komunumo, kaj anstataŭas la neaktivan grupon Esperanto-kooperativo.
Interne de la grupo Esperanto-komunumo, la homoj povos havi diversajn rolojn.
1. Apogantoj. Tiuj estas la homoj, kiuj pagas la plenan kotizon L$3000 (aŭ L$2000) por tri-monata periodo, aŭ anstataŭe deĵoras 45 horojn. Apogantoj ricevos la plej multajn privilegiojn en Esperanto-lando, kaj en Esperanto-Komunumo. Nur Apogantoj havas la rajton esti en la Estraro, kaj povas decidi pri financaj demandoj.
2. Amikoj. Tiuj estas homoj, kiuj subtenas Esperanto-landon per mono aŭ deĵorado, sed ne pagas la plenan kotizon. Amikoj pagas almenaŭ L$50 monate (tio estas $150 en tri-monata periodo), aŭ deĵoras almenaŭ 1 horon semajne (12 horojn en tri-monata periodo). Amikoj rajtas fari proponojn por voĉdonado, kaj rajtas voĉdoni por la Estraro. Ili ricevos krome kelkajn privilegiojn, precipe la rajton krei objektojn en Esperanto-lando kaj sendi anoncojn al la grupo.
3. Ĉiuj rajtas senpage fariĝi Membroj de Esperanto-Komunumo. Nur membroj de la grupo rajtas indiki Esperanto-Landon kiel „Hejmo” (Home), kaj rajtas deĵori por fariĝi Apoganto aŭ Amiko. Ili tamen ne ricevos la apartajn privilegiojn de Apogantoj kaj Amikoj.
Jen nia tuta, ĝisdatigita regularo.
Kara samideano,
Cxu oni bonvenas afrikanojn al tiu cxi Esperanto-Komunumo?
Amike
Alfredo el Ganao.
By: Alfred Kobina Arthur on 13.11.2010
at 23:08
Cxiuj estas bonvenaj en Esperanto-Komunumo, kaj afrikanoj precipe, cxar tiel ni povas bonvenigi esperantistojn ankau el tiu mondoparto.
By: dorina2009 on 24.11.2010
at 23:38
Dankon pro via respondo. Bonvolu helpi min aligxi.
By: Alfred Kobina Arthur on 25.11.2010
at 20:01
Ĉi tie, en WordPress, bonvolu legi la artikolojn “KIO ESTAS DUA VIVO” – kie vi trovas klarigojn kaj respondojn ĉiujn viajn demandojn (aliĝo al DuaVivo, kiel “krei konton”, ktp).
Vi povas aliĝi al Esperanto-Komunumo, kiam vi estas jam en Dua Vivo.
By: dorina2009 on 26.11.2010
at 08:19
[...] Esperanto-Komunumo Posted by: dorina2009 | 20.04.2011 [...]
By: ELEKTOJ POR 2011 « Esperantujo en Dua Vivo on 20.04.2011
at 08:58