Informojn pri Dua Vivo Vi povos trovi ĉi tie:
Vikipedio pri Dua Vivo
Kio estas Dua Vivo
Filmeto pri la esperantistoj en Dua Vivo.
Filmeto pri Verda Babilejo
Filmeto pri Muse Dancejo
Por komenci vi devu unue krei konton. Oni faras tion ĉi tie.
Poste vi bezonos ludilon. Oni povas elŝuti ĝin el paĝo de Second Life, aŭ uzi alternativan (ekz. Phoenix aŭ alian).
Malnovaj DV-versioj estas troveblaj ĉi tie.
Dua Vivo uzas horzonon el San Francisco, ĉar tie estas oficejoj de Linden Lab.
Tempo de San Francisco: UTC-8, kaj somere UTC-7.
Jen Esperantaj lokoj en Dua Vivo, kie vi povos trovi aliajn geesperantistojn:
Esperanto-Lando – Esperantujo en DV,
enĉiela parto de Esperanto-Lando.
Esperanto-Bazaro
kaj
Auroro
Por ricevi gravajn informojn pri Esperantujo en DV, aliĝu al la grupo Esperanto-Komunumo.
Utilaj helpiloj:
Kiel scii, kiu ĉeestas?
Kiel ŝanĝi (au forigi) mian titolon?
Kiel interparoli voĉe?
Kiel aliĝi al grupo?
Kiel relegi pasintajn dialogojn?
Kiel memori, kiu estas kiu?
Kiel resti en kontakto dum vojaĝo?
Enreta malĉeesto? aŭ ĉu ĉeesto ne-enreta?
Kiel aldoni lokon al la plej ŝatataj? (Picks)
Kiel uzi nomkartojn (vizitkartojn)?
Kiel traduki el aŭ al Esperanto?
—
Senkostaĵoj
Se enuigos vin aspekto de via rolfiguro (avataro) kaj vi volos ŝanĝi ĝin, jen lokoj, kie vi povas preni senpage vestaĵojn, hararon, figurojn k.t.p.:
FREEBIES DUNGEON
Freebiesowo
Forou Freebies
Freebie Factory
THE FREE DOVE
Tiu estas bona laboro !!!!!!!
By: giorgosesper on 16.01.2009
at 21:15
Gratulojn!
By: Triksi Arbizu on 21.01.2009
at 17:32
Karaj,
eble mi havas tro strangan demandon.
Antaŭe mi uzis Windows-XP por DUAVIVO,
nun mi havas Windows-Vista kaj iomete timas instali
DUAVIVOn. Ĉu vi havas positivajn spertojn pri funkcio de DUAVIVO sub Windows-Vista.
Dankon pro io komento
By: karlikulo on 23.01.2009
at 15:06
Nur testo, ne atentu…
By: Cyril Svoboda on 24.01.2009
at 00:27
Saluton, Cyril.
Ĉu vi sukcesis?
By: Bonulo on 24.01.2009
at 04:24
Saluton, Karl.
Bedaŭrinde mi tute ne scias pri “Vista”. (Verdire mi tute ne scias pri Vindozo. Ĉar mi estas Makintoŝo-uzanto! :-) Sed verŝajne kelkaj el miaj amikoj uzas ĝin… Esperantino, ĉu iam vi diris al mi ke vi uzas “Vista”? Ĉu iuj el vi povus helpi lin?
By: Bonulo on 24.01.2009
at 04:31
Kial vi ne havas nek la Esperanto-Arbareton nek la Esperanto-Bazaron en via listo?
By: Bonulino Kanto on 11.03.2009
at 19:55
Saluton,
Jes, mi uzas Vistan kaj havas neniu problemo kun DV. Mia amikino ankaŭ uza Vistan kaj ne diris, ke ŝi havas problemon.
Karlikulo provu mem. Mi pensas, ke ĉio estos bone.
By: Esperantino on 11.03.2009
at 22:55
Saluton, Bonulino. Mi pensas ke eble viaj lokoj situis apud Esperanto-Lando. Tial ni ne bezonis landomarkojn de la lokoj. Sed kompreneble ni nun devas havi la landomarkojn. Sendu al mi la landomarkon de via arbareto. :-)
By: Bonulo on 12.03.2009
at 07:21
Saluton!
Ankaux mi sukcese uzas DV-on kun Vista. Karlikulo, ne timu, instalu la ludon kaj gxis en DV :-)
By: Mirabelinka on 12.03.2009
at 07:47
Bedaŭrinde mi tute ne scias pri “Vista”. (Verdire mi tute ne scias pri Vindozo. Ĉar mi estas Makintoŝo-uzanto! :-) Sed verŝajne kelkaj el miaj amikoj uzas ĝin… Esperantino, ĉu iam vi diris al mi ke vi uzas “Vista”? Ĉu iuj el vi povus helpi lin?
+1
By: Jeremiah on 30.06.2010
at 19:01
mia tre sxatas sed nekomprene,kantojn bela amina.
By: Temir on 19.07.2010
at 01:11