Ni eĉ ne revis pri io tia komence… jam „granda afero” estis lui loĝdomon, aŭ terenpeceton. Kaj se la najbaroj de nia antaŭa „hejmo” ne ŝanĝiĝas tiom ofte, kaj ili ne havus tiel neelteneblan guston, eble neniam Babilonto decidus havi propran insulon.
La plej interesa ludo estis konstrui kaj krei tie! Ni ĝojis pri ĉio nova, kaj volis ĉion montri al niaj geamikoj.
Kaj nun, kiam pasis unu jaro, ni deziras kune festi tiun datrevenon. Ni deziras, ke vi same plezuriĝu je nia insulo, uzu la boatojn, aviadilon, balonon, dancu kun ni, babilu en la kafejo aŭ en la trinkejo, malkovru romantikajn lokojn… Kaj, ne nur nun, sed se vi ŝatas ĝin, iam ajn – ne necesas ja invito!
Nun estu tamen iom solena la festo la 15an de decembro, ĵaŭdon!
Ni komencas je la 20.00 – Mezeŭropa Tempo (11.00 DV-Tempo), kaj se ĉio iros senprobleme, „vera” diskludanto prezentos hungarajn kantojn.
Kiel ni kutime diras:
VENU – NI ATENDAS ANKAŬ VIN!
(Adreso: Auroro: Dori & Babi, Mo Mo Island (62, 152, 21)
la Silvestra balo en 2010
la “malnova” urboparto
Sunsubiro en la haveno
la Lumturo
Somero en Tramontaro
La Preĝejo
Aŭtuna vespero en la Ĉefplaco
Alvenis la neĝo
La Kafejo atendas vin dum Kristnasko










Belaj fotoj! Mi sendis la anoncon al Facebook. Sed mi mem ne povos alveni je 20.00, do mi venos iom poste.
By: Lariko Melnik on 14.12.2011
at 15:24