Pro fino de la somera tempo en Eŭropo, atentu pri kelkaj ŝanĝoj en la horaro:
lunde: Dorina instruos komencantojn je 18.30 (Delhio), 22.00 (Tokio/Seŭlo), 24.00 (Kanbero), 5.00 (DV), 14.00 (MET);
marde: Lariko gvidos la kurson por progresintoj je 21.00 (GMT), 22.00 (MET), 13.00 (DV);
merkrede: Triksi instruos komencantojn je 20.30 (GMT), 21.30 (MET), 12.30 (DV).
Mi apenaŭ anoncis la novan horaron, kiam ankaŭ en Usono venis fino al la somera tempo. Do, nun mi iom korektis (redaktis) la horojn, kiujn mi aperigis pasintan semajnon.
By: Lariko Melnik on 07.11.2011
at 16:43
Saluton
Estas malfacile kompreni kiam iri al la kurso en dua vivo
Mi sxatus havi horlogxon en la kurso-cxambro
Cxu eblas?
Gxis
Korekrin
By: Korekorin on 14.11.2011
at 14:28
Iam ni ja havis horloĝojn sur la muro – eble tio estis antaŭlonge, kiam ni ankoraŭ aktivis en la malnova Esperanto-lando. Mi kredas, ke Bonulo metis ilin tien, ĉu ne? Bonulo, ĉu vi povus remeti horloĝojn en nia nuna kursejo? – ekzemple sur la muro dekstre de la enirejo.
By: Lariko Melnik on 23.11.2011
at 10:05
Ne mi, sed Burnaron metis la horloĝon. Ĉu la horloĝo, kiu montras DV-tempon sur la ilobreto de la ekrano, ne taŭgas?
By: Bonulo on 23.11.2011
at 16:01
Bedaŭrinde ĉe la enirejo al Lernejo staras malnova tabulo kun malbonaj horoj.
By: Espe on 06.12.2011
at 16:58