2010-10-17 en la babilejo de Esperanto-lando.
Ĉeestis 19 partoprenantoj: Babilonto Karu, Bergino Dale, Bonulino Kanto, Dominik Danube, Dorina Landar, Eddd Greymoon, Eon Abbot, Gruella Yven, Johano Warden, Karim Dunbar, Lariko Melnik, Mielo Alter, Rebeca Haiku, RoyMcCoy Romano, Ryo Seigo, Salik Ansan, Stealth Snook, Taneli Hak, Tiki Boccaccio
La partoprenantoj konsentis, ke la agado en Esperanto-lando ŝajnas malpli vigla ol antaŭe.
Bergino informis, ke 70 el la membroj de E-komunumo ensalutis en DV dum septembro, sed ne eblas diri, ĉu ili ĉiuj vizitis E-landon. Ŝi proponis, ke ni bezonas kalkulilon por scii, kiom da homoj vizitas ĝin.
Dum la kunveno oni diskutis jenajn punktojn:
- Aldone al Esperanto-Lando, ekzistas ankaŭ Esperantejo de Bengil Oh, kaj pluraj ejoj de Bonulino Kanto: Esperanto-konstruejo, -bazaro, -arbareto kaj -apartamentoj.
- Oni provu organizi pli da aranĝoj. Estis propono pri sporta aranĝo, maskobalo kaj komunaj ekskursoj al aliaj terenoj en DV. Oni volas ke pli da homoj planu agadojn, sed ne estis konkretaj sinproponoj.
- Tri el la partoprenantoj interesiĝas pri alia virtuala mondo, OSGrid. Ankaŭ tie estas malgranda Esperanto-grupo. Oni konkludis, ke ni plu koncentru niajn energiojn al la Esperantaj agadoj en DV.
- Ŝajnas ke homoj ofte ne legas la programon, kaj do ne scias, kiuj agadoj estas planataj. Ekzistas grupo en Facebook kun la nomo “Esperanto-lando en Dua Vivo”. Oni informu pri agadoj ankaŭ tie.
- Indas montri la teatraĵon antaŭ publiko, kaj Dorina proponis novan daton: la 5an de decembro. Lariko promesis skribi al la reĝisoro Benjameno kaj la aliaj aktoroj por instigi ilin rekomenci.
- Lariko decidis ke, aldone de la kutimaj vesperaj lecionoj, ŝi en alternaj semajnoj laŭeble faru ankaŭ lecionon en horo pli taŭga por japanoj. Bergino proponis, ke oni serĉu trian instruiston.

Koran dankon al Bergino pro la raporto, kaj same dankon al la partoprenintoj!
By: dorina2009 on 19.10.2010
at 11:10
Saluton gekaraj,
mi ofte aŭdas kaj nun legas “oni faru ion”
Ekzemple:
“Oni provu organizi pli da aranĝoj”
“Oni informu pri agadoj ankaŭ tie”
Kiu estas oni?
Se neniu tuj diras ke li pretas fari ion, tiam nenio okazos.
Estas facile fari proponojn, sed necesas esti mem aktiva, aŭ almenaŭ partopreni eventojn en DV.
Amike
Babilonto Karu
By: babilonto on 19.10.2010
at 11:26
Vi absolute pravas, Babi! Do, jen unua konkreta propono: ke ĉiuj DV-anoj kiuj estas ankaŭ en Facebook, tuj aliĝu al la grupo “Esperanto-lando en Dua Vivo”.
Dua konkreta propono: ke ĉiuj organizantoj de aranĝoj anoncu siajn agadojn ankaŭ tie. Mi aliĝis hieraŭ, kaj tuj anoncis mian vesperan lecionon. Mi ne scias, ĉu pro tio, sed venis sufiĉe multaj homoj – fakte mi ne atendis tiom da homoj, ĉar estis ankaŭ la kunsido la antaŭan vesperon.
Avantaĝo de Facebook estas, ke la homoj ĉiuokaze rigardas ĝin, kaj do vidus la anoncojn sen la neceso aktive serĉi ilin. Do, Dorina kaj Babi, anoncu tie la kvizon!
By: Lariko Melnik on 19.10.2010
at 15:49